Lingvomorto

En lingvistiko, lingvomorto (ankaŭ lingvomortigo,[1] lingva formorto, lingva malapero kaj plej rare ankaŭ glotofagio, [2] faka nomo por lingvomanĝado aŭ la absorbado aŭ anstataŭigo de malgrandaj lingvoj aŭ dialektoj fare de grandaj lingvo) okazas kiam lingvo perdas sian lastan indiĝenan parolinton. Lingvomorto estas procezo kiu tuŝas parolkomunumon en kiu la nivelo de lingva kapablo kiun la parolantoj havas pri difinita lingvovario malpliiĝas, eventuale rezulte en la fakto ke ne restas indiĝena aŭ flua parolinto de la vario. Lingvomorto povas tuŝi ajnan lingvon, inklude dialektojn kaj lingvaĵojn.

Lingvomorto ne estu konfuzata kun lingvoperdo, kiu priskribas la perdon de kapablo en lingvo ĉe la individua nivelo.[3]

  1. Zuckermann, Ghil'ad, "Stop, revive and survive", The Australian Higher Education, 6a de Junio, 2012.
  2. Calvet, Jean-Louis. 1974. Langue et colonialisme: petit traité de glottophagie. Paris.
  3. Crystal, David (2000) Language Death. Cambridge, UK: Cambridge University Press.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search